Virtuala Kongreso de Esperanto 2020

Aliĝi al VK kaj membriĝi en UEA

Per ĉi tiu aliĝilo vi povas membriĝi en Universala Esperanto-Asocio por la jaro 2020 kaj aliĝi al la Virtuala Kongreso de Esperanto, okazanta de la 1-a ĝis 8-a de aŭgusto 2020 kadre de MondaFest’. Se vi jam estas membro de UEA por la jaro 2020, bonvolu uzi ĉi tiun aliĝilon.

2006 personoj el 97 landoj jam aliĝis al la Virtuala Kongreso de Esperanto 2020.

La kampoj markitaj per ruĝa steleto (*) estas devigaj. Ĉiuj prezoj estas en eŭroj.

Verŝajne iu(j) kampo(j) estis malĝuste plenigita(j). Bonvolu rekontroli la datumojn, kiujn vi entajpis.

Personaj datumoj
Membreco en UEA
  • MB: Membro Baza, kun reta aliro al UEA-servoj: reta revuo Esperanto, Delegita Reto (reta jarlibro). TEJO-aĝaj membroj (ĝis inkluzive 35 jarojn je la komenco de la jaro) aldone ricevas retan revuon Kontakto.
  • MA: Membro-Abonanto: kiel MB plus la revuo Esperanto (surpapera). TEJO-aĝaj membroj ricevas aldone revuon Kontakto papere.
  • DMB: Dumviva Membro Baza (kiel MB sed dumvive).
  • DMA: Dumviva Membro-Abonando (kiel MA sed dumvive).

Por pli da klarigoj pri la kategorioj de membreco kaj iliaj prezoj, vidu en la retejo de UEA.

Se vi iam havis UEA-kodon kaj memoras ĝin, bonvolu indiki ĝin.
Vi jam estas UEA-membro por la jaro 2020. Por aliĝi al la Virtuala Kongreso, bonvolu ne uzi ĉi tiun aliĝilon, sed sekvu la jenan ligilon: Aliĝi al VK kiel UEA-membro.
Komentoj
Kondiĉoj
Kotizo (en eŭroj)

La prezo por partopreni en la Virtuala Kongreso kiel membro de UEA dependas de via lando kaj estas:

Landokategorio 1 2 3 4 5
Prezo 0 € 0 € 5 € 10 € 20 €

La landokategorioj estas la samaj, kiel por membriĝo en UEA: kontrolu en la retejo de UEA, ĉu la prezo de MB por via lando estas 2, 7, 14, 27, aŭ 44 € – de tio dependas, ĉu la kategorio estas respektive 1, 2, 3, 4 aŭ 5.

Ĉiuj, kiuj donacos minimume 50 EUR, fariĝas oficialaj “Subtenantoj” de la Virtuala Kongreso, kaj iliaj nomoj aperos (se ili konsentos kun tio) en la platformo, per kiu estos la VK realigita.

Pago

Tiu ĉi retejo ebligas pagojn nur per kreditkartoj ĉe la reta pagsistemo Stripe. Kartdatumoj ne estas iel ajn konservataj de nia sistemo, nek videblas al ni.

Pagdatumoj
Pagformularo provizita de Stripe.